Psst...

Do you want to get language learning tips and resources every week or two? Join our mailing list to receive new ways to improve your language learning in your inbox!

Join the list

Esperanto Audio Request

savedtoshred
138 Words / 1 Recordings / 0 Comments

La Leĝo de Moseo aŭ Torao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:
Genezo
Eliro
Levidoj
Nombroj
Readmono
La greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (buŝa Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue. La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.
La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Recordings

Comments