Natural speed.
Jam de kelkaj semajnoj kuŝas Israelo sub intensa internacia premo, precipe usona, por konsenti plidaŭrigi la moratorion pri novaj konstruoj en la kolonioj de Cisjordanio kiu eksvalidiĝis la 26-an de septembro. La palestina gvidanto Mahmud Abbas deklaris, ke li ne daŭrigos intertraktadojn se Israelo ne tuj ĉesas vastigon de siaj kolonioj en palestina teritorio.