Vi: Ĉu vi faris longan vojaĝon?
Ana: Jes, mi faris longan vojaĝon. Al Ĉinio.
Vi: ĉu vi sola vojaĝis?
Ana: Ne, mi ne vojaĝis sola. Mi vojaĝis kun amiko el Novjorko.
Vi: kiel vi vojaĝis?
Ana: Ni vojaĝis per aviadilo.
Vi: Dum kiom da horoj vi vojaĝis?
Ana: Ni flugis dum 11 (dek unu) horoj!
Vi: Al kiu urbo vi flugis?
Ana: Ni flugis al Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio.
Vi: ĉu vi havis bonan tempon en Pekino?
Ana: Jes, mi havis bonan tempon en Pekino!
Vi: Kion vi faris en Pekino?
Ana: Mi vizitis mian ĉinan amikinon. Kune ni urbumis, ekskursis kaj multe babilis kaj ridis.