La Baginzoj loĝis apud la Monteto jam de neimageble longe, kaj oni taksis ilin respektindaj, ne nur ĉar multaj el ili estis riĉaj, sed ankaŭ ĉar ili ne spertis aventurojn kaj faris nenion neatenditan, kaj ĉar oni povis diveni la opinion de ajna Baginzo pri iu ajn temo sen la peno rekte demandi lin pri ĝi.