Psst...

Do you want to get language learning tips and resources every week or two? Join our mailing list to receive new ways to improve your language learning in your inbox!

Join the list

Esperanto Script Request

savedtoshred
Incomplete
by dukemasuya 0:00 - 0:01:46

Homoj faris fromaĝon jam antaŭ 7000 jaroj.
Novan lampon funkciigas gravito.
Hundidoĉambro por kontraŭi studentan streĉiĝon.
Veŝto kontraŭ aŭtismo.
Patric - En la taverno de Eroso.

Mi estas Karlina.
Mi estas Arono.
Estas tio ĉi Radio Verda.

Sciencistoj trovis la unuan klaran indikon ke homoj faradis fromaĝon antaŭ pli ol 7000 jaroj en Eŭropo.

Internacia teamo de esploristoj analizis grasajn acidojn ĉerpitajn el neglazuritaj potoj trovitaj ĉe arĥeologiaj trovejoj en Pollando. Ili malkovris ke oni uzis la ujojn por laktaĵoj.

Doktorstudento ĉe la Universitato de Bristol en Britio diris ke la trovo de laktorestaĵoj en kribriloj kiuj aspektas kiel modernaj porfromaĝaj, donas la plej fruan rektan atestaĵon pri fromaĝfarado.

by dukemasuya 0:01:46 - 0:03:24

Ĝis nun, fruaj indikoj pri fromaĝfarado estis precipe bildaj. Murpentraĵoj montras laktotraktadon, sed pli novas je miloj da jaroj ol la kribriloj.

Antaŭ ĉi tiu esploro, iuj supozis ke la antikvaj pecoj de ceramikaĵo kun malgrandaj truoj venis de potoj uzitaj por filtri lakton por fari fromaĝon.

Restaĵojn de lakto de antaŭ sep kaj eĉ ok mil jaroj oni trovis en lokoj en nordokcidenta Anatolio kaj en Libio, sed sciencistoj ne certis ĉu oni uzis la lakton por fari fromaĝon.

Sed testado kondukita de esploristoj en Britio kaj Pollando montris ke la diveno ĝustis.

La rezultoj montras ke homoj faradis fromaĝon antaŭ 7000 jaroj, kaj ankaŭ atestas prahistorian konsumadon de laktaĵoj kun malmulta laktozo.

Fari fromaĝon ebligis malpliigon de la kvanto de laktozo en lakto, kaj en tiu epoko, la plimulto da homoj ne toleris laktozon. Fari fromaĝon estas aparte efika maniero por profiti de la nutraj avantaĝoj de lakto sen malsaniĝi pro la laktozo.

by dukemasuya 0:03:24 - 0:10:28

----

Petrollampoj estas ankoraŭ uzataj en malriĉaj, maldensaj regionoj sen elektroreto. Ili estas granda problemo. Ili malbonas por la sano de homoj kaj de medioj.

Nove fondita entrepreno proponas solvon kiu utiligas alian, pli verdan fonton de energio. Temas pri io da kio ni ĉiuj havas abundon: gravito.

Oni konstruis lampon kiu nomiĝas GravityLight. Ĝi donas lumon kontraŭ la potenco de gravito. Dum pezilo malrapide falas, ĝi tiras ŝnuron tra la mezo de la aparato kaj turnas turbineton. Tio konvertas la energion de la falanta pezilo en elektron por la lumo. Ĝi funkcias simile al poŝlampo kun mana turbineto.

Necesas nur kelkaj sekundoj por remeti la pezilon. Dum ĝi alteriĝas, generiĝas sufiĉa elektro por funkciigi la lampon dum tridek minutoj.

Kontraŭ nura relevo post ĉiu duonhoro, la lampo provizas konstantan ekologian senbaterian lumon.

Ankaŭ similaj aparatoj kiel bateriŝargiloj povus ricevi elektron per la sama metodo.

La inventistoj diras ke jam eblas vendi la aparatojn kontraŭ malpli ol dek dolaroj. Aĉeto do ŝparigus monon de aĉetinto ekde tri monatoj post malakiro de petrollampo.

La grupo jam pli ol atingis sian celon en investokampanjo, do ni espereble vidos realigon de la lampoj baldaŭ.


----

Universitato en Halifakso, Nov-Skotio, Kanado, ofertas al studentoj novan manieron por trateni la streĉiĝon de jarfinaj ekzemenoj: ĉambron de hundidoj.

Terapihundoj estas pli ofte uzataj en maljunulejoj kaj malsanulejoj, sed la Universitato Dalhousie invitis terapihundojn por tritaga vizito en Decembro.

Michael Kean estas triajara studento pri mediologio kiu proponis la ideon. Li diras ke la hundidejo plenumas bezonon dum la tre streĉa periodo.

La ideo pruviĝis tre populara inter la studentoj. Anonco ĉe Facebook kolektis milojn da ŝatoj.

La programo funkcios per organizo kiu proponas kaj provizas terapion per bestoj por homoj kiuj suferas pro alta sangopremo, soleco kaj deprimo.

Ĉiuj la hundoj aĝas almenaŭ unu jaron, loĝas en amplenaj hejmoj kaj ĝuas la kunecon de multaj diversaj homoj.

Kiam la novaĵo pri la vizito de la karesindaj gastoj disvastiĝis, ankaŭ aliaj lernejoj komencis esprimi intereson.

Estis la unua tia evento en Halifakso. Multaj volis helpi, kaj la plano realiĝis sukcese. Ekde tiam, la organizo ricevis petojn de pluraj aliaj universitatoj por okazigi ion similan.

Laŭ la provizanto, ju pli da organizoj konsideras perbestan terapion, des pli oni konstatas la avantaĝojn, inkluzive malaltigon de sangopremo.

Pli frue en Hamiltono, Ontario, iuj studentoj atendis unu horon por renkonti la hundidojn. Multaj studentoj forestas de la hejmo kaj familio. Ili pensas pri la propraj hejmbestoj, kaj tio estas konstanta memorigo pri ilia foresto kaj soleco dum streĉa tempo en la vivo.

Renkonti la hundojn ĝojigas multajn studentojn, efike ripozigas ilin, kaj eĉ helpas interkonatigi ilin.

----

Nova firmao de entreprenisto en Vankuvero, Kanado esperas helpi infanojn kun aŭtismo.

Lisa Fraser estas nova diplomito de la universitato Emily Carr. Ŝi kreis specialan terapian veŝton kiu helpas ke infanoj kun aŭtismo fartu pli bone. Ĝi nomiĝas SnugVest, kaj ĝi aspektas kiel normala senmanika jako kun kapuĉo.

Aerveziko en la veŝto premas la torson kiam oni plenigas ĝin per manpumpilo. Esploroj montris ke la rezulta premo helpas trankviligi suferantojn de aŭtismo.

Fraser diras ke la ideo venis al ŝi kiam ŝi laboris kun aŭtistaj infanoj kiuj portis veŝtojn kun peziloj sur la ŝultroj.

Infanoj kun aŭtismo ofte ne ŝatas tuŝiĝi, sed ili sopiras la senton de premo sur siaj korpoj por kvietiĝi, kaj tiel povi plenumi ĉiutagajn taskojn pli efike.

Fraser jam akceptas antaŭmendojn per sia retejo kaj esperas plene lanĉi la produkton printempe. Ĝi kostas 300 dolarojn.

La magazino Forbes inkluzivis la veŝton en sia listo de sugestoj pri entreprenistaj donacoj.

Fraser planas fari version ankaŭ por homoj sub streĉo kiuj bezonas brakumon.

----

Dankon pro via aŭskulto.

Ni finos per la kanto "En la taverno de Eroso" de la okcitana kantisto Patric.

Feliĉon kaj prosperon por la nova jaro deziras Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado.

Comments

Leave a comment

Note: this form is not for making a transcription. If you would like to transcribe this Script Request, please click the [ TRANSCRIBE ] button.

Overview

To make a new Audio Request or Script Request, click on Make a Request at the top of the page.

To record or transcribe for users learning your language, click on Help Others at the top of the page.

Recording and transcribing for other users will earn you credits and also move your own Requests ahead in the queue. This will help you get your requests recorded and/or transcribed faster.

Sponsored Links